2009-08-16

100000000000000 poemoj (ulipo 2)

rajmundo kveno (1) estis inter la kunfondintoj de ulipo. li verkis romane, poeme kaj per variaj tekstetoj. liajn stilekzercojn lerte tradukis i. ertl (2). tiu verketo bone ekzempligas lian kombineman menson: la saman tre banalan bus-anekdoton li rakontas 99-foje, ĉiufoje en alia stilo.

alia verko lia havas la titolon cent mil miliardoj da poemoj. efektive la libro entenas 10^14 sonetojn, kvankam ĝi dikas apenaŭ unu centimetron. tio eblas dank' al la tranĉado de ĉiu poem-paĝo je dekkvar horizontalaj paperstrioj. sur ĉiu strio estas verso. estas 10 paĝoj. oni ne povas turni paĝon en ĉi tiu libro, sed nur unuope turni verson. se oni akceptas, ke ŝanĝo de unu verso ŝanĝas la poemon, do kuŝas reale ĉi tie la dirita nombrego de poemoj. la aŭtoro zorgis, ke rimado, gramatikaj formoj kaj silabado (3) ĉiam akordiĝu, kaj tio estas la lertaĵo.

kompreneble la rezulto ĝenerale ne tre sencas, kaj kiel pri multaj aliaj ulipaj verkoj, oni tuj pensas "superrealisme!"— tre maltrafe! ulipaĵoj aspektas superrealisme, sed ilia principo alias: superrealismo ĉerpas el la "nekonscio", ĝi volas speguli la neracian parton de homaj animoj, kaj tiu bildo aspektas "absurda". ulipo siaflanke ne ĉerpas el nekonscio, ĝi aplikas formajn, matematikajn ideojn kaj kombinojn al literaturaj verkoj. laŭ ĝia doktrino ritmo, rimo kaj aliaj formaj trudoj spronas kreadon. sammaniere tiuj du ekstremaj skoloj ŝokas ordinaran prudenton: iliaj verkoj sonas egale absurde.

parenteze tio iom pensigas, kion ĝustadire oni nomas racio. ŝajnas ke en antikva kaj klasika eŭropo racio proksimis al saĝeco, prudento, kapablo harmoniigi la diversajn aspektojn de homa vivo; moderne racio drivis al rigora analizo, formala logiko, scienca demonstro kaj ĝi sekve malproksimiĝis de ordinara vivo. oni povas legi la strangaĵojn de ulipo kiel esprimon de dubo pri la ĉiea ĝustalokeco de moderna racio, kiu konservas la universalajn pretendojn de antikva racio. tiujn pretendojn superrealismo kritikis per distancigo, ulipo per ironio.

referencoj:
  1. rajmundo kveno, france raymond queneau /remõ keno/, franca verkisto, 1903-1976
  2. stilekzercoj / queneau raymond, trad. ertl istvan. - la kancerkliniko, suplemento al numero 40a, 1986
  3. franclingvaj versoj estas senakcentaj kaj mezuriĝas per silabnombrado.

Aucun commentaire: