2011-11-19

2dkod-arto

2d-kodoj iom post iom aperas sur ĉiutagaj objektoj.  tiuj du-dimensiaj kodoj estas la posteuloj de strikodoj.  ili entenas pli multajn informojn, en pli sekura kodo, en malpli granda spaco, en home malpli legebla formo.  en la reto oni trovas programetojn por 2d-kodado de tekstoj.

la nova stulta defio estus kreado de 2d-kod-arto.  mi ekhavis la ideon kaj revis pri gloro.  mi provis — mi fiaskis.  la dismeto de kvadratetoj estas neprognozebla kaj neniam figuras ion rekoneblan.

iu retejo tamen montras, kiel artistoj rimarkis kaj pli lerte eluzis la aspekton de 2d-kodoj, ol oni farus per simple amuza figurado.

3 commentaires:

Russ Williams a dit…

http://www.cbc.ca/news/arts/story/2011/11/17/nb-fredericton-photographer-qr-censor.html

Artisto anstataŭigas sian cenzuritan foton per QR-kodo...

ĵeromo a dit…

amuze. tio estas belarta uzo, pri kiu mi ne pensis antaŭe.

::júbilo::haku:: a dit…

tre interese!