2014-01-06

adiaŭ al granda ordinaro (grand ordinaire)

en la dimanĉa bazaro iu vendas rabatitajn manĝaĵojn: biskvitojn, dolĉaĵojn, trinkaĵojn, kies limdato proksimas, aŭ kies pakoj iom difektiĝis.  eta breto ankaŭ surhavas kelkajn vinbotelojn.

mi aĉetis botelon de ‚granda ordinaro‘, eble la lastan kiun mi povas trovi.  la nomo ‚granda ordinaro‘ sonas paradokse – „oksimore“ diras retoriko per sia ĉiam abunda kaj grekomania vortprovizo.

kiel rezervita nomo ‚granda ordinaro‘ aperis en 1937 imitante pli antikvajn esprimojn, kiuj distingis inter ĉiutagaj „vinoj de ordinaro“ kaj dimanĉaj „vinoj de granda ordinaro“.

la grandaj ordinaraj vinoj estas duarangaj sed agrablaj produktoj de burgundio, precipe ruĝaj el vinberspecoj nigra pinoto kaj gamajo.  malpli abundas la produktado de blankaj kaj rozkoloraj variaĵoj.

en 2012 oni ŝanĝis la nomon.  de nun la boteloj surhavas etikedon kun ‚burgundiaj montetoj‘ (fr: coteaux bourguignons).  la antaŭan nomon mi ŝatis.  mi ne decidis, ĉu mi ankoraŭ aĉetos.

Aucun commentaire: