kial la areno ortangulas? kial ĝiaj subareoj havas antaŭdifinitajn grandojn? kial la pilko ĉiam samformas? kial la ludantoj havas ŝortojn kaj ĉemizojn kun malbelaj reklamoj? estas unutone! plie ĉiuj partoprenantoj antaŭscias la regulojn kaj ekzerciĝis, ili ne devas kompreni, adaptiĝi, inventi...
mi proponas ajnopilkon. tuj antaŭ la komenco de ajnopilka maĉo konvena programo lotas la regularon:
- ĝi decidas pri la formo kaj grando de la areno: kvarangula, triangula, ronda...
- ĝi desegnas hazardajn subareojn: tiun, sur kiun oni ne paŝu, tiun, tra kiu oni saltu unukrure...
- ĝi decidas la nombron de pilkoj, de grupoj, de ludantoj en ĉiu grupo
- ĝi desegnas la pilkon: globa aŭ piroforma, mola aŭ malmola, resalta aŭ pezega...
- ĝi difinas la pilko-batmanieron: per la maldekstra kubuto, per la dorso, neniom (oni blovu al ĝi)...
- ĝi difinas la punojn pro neobeo de la regularo: kanti novan kanton, regali ĉiun kontraŭulon per verda teo, mimiki katon kiu malsatas...
- ĝi elektas kostumon por ĉiu grupo: ĝia koloro, fasono (ŝorto, pantalono, jupo...), kapvesto (pajloĉapelo, fela ĉapko...)
- ĝi desegnas originalajn golejojn: ovo- ventumilo- aŭ banano-formaj, starantaj aŭ kuŝantaj, sur tero aŭ sur stango...
- ĝi decidas pri la maĉo-daŭro kaj nombro de paŭzoj, pri poent-kalkuloj kaj venko-kondiĉoj.
- partoprenas almenaŭ du grupoj
- kiam estas pli ol du grupoj, ili rajtas koalicii, perfidi...
- ĉiam estas almenaŭ unu pilko
- ĉiam estas almenaŭ unu pilko malpli ol estas da grupoj
- grupo kun malpli da anoj ricevas pli da poentoj pro golo
- golo en malpli granda golejo donas pli da poentoj
- en ĉiu paŭzo de la maĉo la programo enkondukas variadon per ŝanĝo de kelkaj reguloj.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire