2014-02-03

recenzo: kamelo ŝjangzi

kamelo ŝjangzi/ laŭ ŝe, trad. ŭang ĉongfang. - pekino: ĉina esperanto-eldonejo, 1988.

pri ŭang ĉongfang (wang chongfang) oni aŭdis okaze de la eldono de lia ‚granda vortaro ĉina-esperanta‘ el 2007, kiu rangas inter la plej grandaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj ekzistantaj.  la sama aŭtoro estis jam tradukinto, dank' al kiu ni povas legi interalie ‚kamelo ŝjangzi‘ far laŭ ŝe (lao she).

‚kamelo ŝjangzi‘ estas la kromnomo de la ĉefrolulo kaj la titolo de l' romano.  tradukistoj hezitis, kaj la verko sekve aperas diverslingve-diverstitole, ekzemple hispanlingve kiel ‚kamelo ŝjangzi‘ (el camello xiangzi), franclingve ‚la rikiŝo‘ (le pousse-pousse), anglalingve ‚rikiŝisto‘ (rickshaw boy)...

kiu legis ‚ruĝdoman sonĝon‘ aŭ alian klasikan ĉinan romanon, vagis en la meandroj de la rakonto, konfuziĝis pri la multaj roluloj, miris pri la etiketo de antikva nobelaro, tiu ne antaŭtimu pro ‚kamelo ŝjangzi‘.  en ĉi tiu romano li trovos simplan rakonton kun malmultaj roluloj, agantaj en malriĉa, simplamora, iafoje kruda medio.

la ĉefrolulo ŝjangzi, kiu en la fluo de la rakonto ricevos la kromnomon kamelo, estas orfa knabo el la kamparo.  li sin vivtenas en pekino, en la 1930aj jaroj, kiel rikiŝisto.  lia naiva revo ne transpasas tion, ke li iam aĉetos propran rikiŝon.  tio efektive okazos, sed sortobatoj multiĝos, kaj la aŭtoro kondukas sian ĉefrolulon de juneca optimismo al maturaĝa dubo, malespero, kaj ciniko. 

apud tiu realisma kaj malhela bildo de la vivo de malriĉuloj, la aŭtoro ankaŭ portretas la urbon pekino kaj ĝian etoson, kio konsistigas duan intereson de la romano.

la stilon de la traduko oni povas nomi klasika, ĉar ĝi per sia klareco kaj vortelekto sonas sufiĉe simile al la tradukoj de zamenhof aŭ kabe.  ĝi ĉiam klaras, tiagrade ke la streko de la desegno kelkfoje dikas: saliko ne simple estas kun branĉoj senmove pendantaj sed „kun senmovaj branĉoj inerte pendantaj malsupren“.

la verko estas havebla kiel papera libro kaj – laŭleĝe aŭ eksterleĝe mi ne scias – en la reto.  la retan formon mi ne rekomendas al komencantoj.  la finaĵoj fantazie akordiĝas, petola vento forblovis multajn ĉapelojn, iuj vortoj havas nerekoneblan aspekton.  kiam oni legas ekzemple ke:
„ĵŭan ming [...] tion faris – li perfidis ĵŭan ming“
oni komprenu, ke la nomoj de roluloj estas kelkfoje interŝanĝitaj.
 kiam iu insultas:
„malkhonoro al via aveno!“
oni ne imagu kamparan malbenon al greno elparolita en ia loka dialekto, sed simple korektu per „malhonoro al via avino!“.

espereble la papera eldono estas pli bone redaktita.

Aucun commentaire: